novaĵoj

Laŭ irana Nova Televido, irana vicministro pri eksteraj aferoj Araghi diris en la 13-a, ke Irano informis la Internacian Atom-Energian Agentejon, ke ĝi planas ekprodukti 60%-riĉigan uranion ekde la 14-a.
Araghi diris ankaŭ, ke por la nuklea instalaĵo Natanz, kie la elektra sistemo malsukcesis en la 11-a, Irano anstataŭigos la difektitajn centrifugilojn kiel eble plej baldaŭ, kaj aldonos 1 000 centrifugilojn kun 50% pliiĝo de koncentriĝo.
En la sama tago, irana eksterafera ministro Zarif ankaŭ deklaris dum komuna gazetara konferenco kun vizitanta rusa eksterafera ministro Lavrov, ke Irano funkciigos pli altnivelan centrifugilon ĉe la nuklea instalaĵo Natanz por uraniriĉiga aktivado.
Komence de januaro ĉi-jare, Irano anoncis, ke ĝi komencis efektivigi rimedojn por pliigi la abundon de riĉigita uranio ĝis 20% ĉe la nuklea instalaĵo de Fordo.
En julio 2015, Irano atingis Iranan nuklean interkonsenton kun Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio.Laŭ la interkonsento, Irano promesis limigi sian nuklean programon kaj la abundo de riĉigita uranio ne superos 3,67% kontraŭ la ĉesigo de sankcioj kontraŭ Irano fare de la internacia socio.
En majo 2018, la usona registaro unuflanke retiriĝis de la irana nuklea interkonsento, kaj poste rekomencis kaj aldonis serion da sankcioj kontraŭ Irano.Ekde majo 2019, Irano iom post iom suspendis la efektivigon de iuj dispozicioj de la irana nuklea interkonsento, sed promesis, ke la prenitaj mezuroj estas "reverseblaj".


Afiŝtempo: Apr-14-2021